Brahmoismo

Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma sekto „brahmoismo“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo; pri la dio „Brahmā“, vidu la artikolon Brahmao; kaj pri la varno „brāhmaṇa“, vidu la artikolon bramano.

Brahmoismo estas religia movado de la 19-a jarcento en Bengalio, kiu originis la bengalian renesancon, la ĵus aperintan hindian sendependigan movadon.[1]

Ties membroj nomiĝas brahmooj[2] kaj estas ĉefe el baratabangladeŝa originoj. La societo Brahmo Samaj, laŭvorte la societo de Brahmo, estis fondita de Ram Mohan Roy.[3] En 1850, Debendranath Tagore, la postanto de Roy, disiĝis de hinduismo kaj kreis Brahmoismon kiel novan religion, kiu fariĝis rekonita kiel religio malsama al hindusimo de Privy Council en 1901, kaj laŭleĝe en Bangladeŝo en 2001.[4]

  1. The Brahmo Samaj and the Shaping of the Modern Indian Mind - David Kopf
  2. PIV: Brahmoo.
  3. Chambers Dictionary Of World History. Editor BP Lenman. Chambers. 2000.
  4. Law Comission of Bangladesh Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search